Belga sindikato vokas al la bojkoto de la transporto de benzino al Francio

La flandra sekcio de la socialista sindikato de publikaj servoj (ACOD) anoncas ke ĝi vokos rekte al la striko se okazas transporto al Francio - tra Skeldo k Liso [l'Escaut k Le Lys, belgiaj riveroj] - de benzino cele kompensi la strikon en la franciaj rafinejoj. La sindikato estis informita pri tiaspecaj iniciatoj.

ACOD estas solidara de la pravaj protestoj de la franciaj sindikatoj kontraŭ la pensi-reformo. "La blokado de benzino estas valorega armilo en la manoj de la franciaj kamaradoj", deklaras Hilajro Berkmanso (Hilaire Berckmans), ĝenerala sekretario de ACOD. "La francia registaro provas kompensi tiun blokadon provizante sin eksterlande. Kiam temas pri fuelo k benzino, la franca registaro intencas sin provizi en Belgio."

"Se nia sindikato malkovras ke la Instituto pri Akvoj k Kanaloj kunlaboras al tiu iniciato, ni vokos al strikado ĉe Skeldo k Liso". Tiu sindikato organizas, interalie, la kluzistojn de belgiaj kanaloj k riveroj.

Intertempe, intervenoj okazas en pluraj belgiaj sindikatoj por organizi vastan solidarecon kun la agadoj de la franciaj laboristoj. Pli da informoj en venonta noto.

Eriko Demestero (Erik Demeester)