Naftolaborista striko en Kazaĥio: internacia solidareco urĝe bezonata

Ni ĵus ricevis ĉi tiun leteron de Kazaĥio, kiu enhavas gravan peton de laboristoj luktadintaj en tre malfacilaj kondiĉoj dum la pasintaj sep monatoj. La okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj rapide denuncas aŭtoritatismajn reĝimojn kiel tiujn en Libio kaj Sirio, daŭrigis hontindan silenton koncerne la situacion en ĉi tiu nafto-riĉa lando. Ni petas al la monda laboristaro esprimi solidarecon kun la laboristoj de Kazaĥio, kiuj batalas por siaj rajtoj.

Post la kolapso de Sovetunio, la profilo pri Kazaĥio leviĝis al unu el la plej grandaj mondaj ŝtatoj, riĉa je nafto kaj aliaj krudaĵoj, kaj kun grandaj industriaj ebloj.

Kazaĥio sendependiĝis, kaj ekregis la eksa parti-burokratio estrita de la kazaĥia Dumviva Prezidento Nursultan Nazarbark. Ili draste ŝanĝis la sovetan politikon de socialismo-konstruado, kaj transiĝis kapitalismen.

Tio estis vera tragedio por la popolo. Dum la unuaj jaroj de sendependeco ili komencis programon de amasprivatigo de strategiaj industrioj. Milionoj da laboristoj perdis siajn postenojn, milionoj elmigris alilanden. Fabrikoj, laborejoj, kaj benzin- kaj nafto-rezervujoj vendiĝis al transnaciaj entreprenoj, kiuj manipulis koruptitajn lokajn registojn, ekspluatis la laboristaron, kaj detruis la kazaĥian ekonomion.

Altaj nafto-prezoj en mondaj merkatoj kaj granda senlaboreco paralizis la protest-movadon de la laboristaro. Parto de la nafto-profitoj kontribuis al la ŝtat-buĝeto, sed ankaŭ al la koruptita klano de Nazarbaev. La cetero de la mono uziĝis por subteni la burokration, kaj por konstrui opresan maŝinon, kiu transformis Kazaĥion en aŭtoritatisman diktaturon.

Nazarbaev ankaŭ monsubtenis la starigon de potenca porpledantaro en Eŭropo kaj Usono. Ĝi helpis prezenti Kazaĥion kiel landon prosperan kaj stabilan, specife kontraste kun la najbara Afganio. La “demokrata” okcidento proksime ligiĝis al la unupartia sistemo, kiu opresas liberajn sindikatojn, anstataŭitajn de “flavaj” sindikatoj, kiuj kunlaboras kun la estroj kontraŭ la laboristoj.

En majo 2011, laboristoj en entreprenegoj kiel “Karazanbasmunay” kaj “Industrial Filial Ozenmunaigaz” bazitaj en la urbo Zanaozen en okcidenta Kazaĥio, finfine senpacienciĝis kaj leviĝis kontraŭ la estroj devigintaj ilin labori en malhumanaj kondiĉioj kun malaltaj salajroj. La nafto-laboristoj deklaris malsat-strikon kaj baldaŭ laboristoj de aliaj entreprenoj en la regiono kuniĝis kun ili.

Centoj da laboristoj kuraĝe ekstrikis. La estroj rifuzis intertrakti kun la laboristoj, kaj ekde la komenco deklaris la strikon kontraŭleĝa. Postulojn por ŝanĝi la socialajn kondiĉojn de la laboristoj kaj plialtigi salajrojn oni priskribis kiel “nepravigitajn”.

La laboristarestroj opresviktimiĝis. Natalia Sokolova, la advokato de la sendependa sindikato “Karazanbasmunay”, kondamniĝis je ses jaroj da enprizoneco. En Zanaozen, iuj strikantaj laboristoj estis mortigitaj, kaj aliaj trovis sin la celatoj de provokoj.

Laboristoj senpacienciĝis kaj venis kun siaj familioj kaj subtenantoj en la centran urbo-placon, kiu havas la simbolan nomon “Sendependeco”. Proksimume kvin mil homoj partoprenis ĉi tiun agadon. Temis pri la plej granda laboristo-manifestacio en la historio de Kazaĥio. La instancoj timis, ke la socialaj postuloj baldaŭ politikiĝos, kaj komencis amasmaldungi la laboristojn. La amaskomunikiloj ricevis ordonojn silenti pri ĉi tiuj eventoj.

Nun pasis sep monatoj ekde kiam miloj da maldungitoj kune kun infanetoj kaj maljunuloj venis sur la placon, postulante respondon je siaj justaj postuloj. Nutraĵoj elĉerpiĝas, tutaj familioj perdis sian enspezon kaj alfrontas malsategon, la infanoj de laboristoj ĉesis lernejumi.

Iuj internaciaj sindikatoj sendis leterojn al la instancoj, petante ilin ekspliki la situacion kun la strikantaj nafto-laboristoj. Inter ili estis Manfred Vada (ĝenerala sekretario de ICEM - la Internacia Federacio de Ĥemiaj, Minejaj kaj Energi-sektoraj laboristoj) kaj Ierki Rein (ĝenerala sekretario de IFM – la Internacia Federacio de Metallaboristoj). Sed la kazaĥia registaro trompis ilin per misinformoj.

Ĝis nun, la entreprenestroj kaj la instancoj rifuzis intertrakti kun la laboristoj. La situacio ŝanĝiĝis antaŭ la t.n. “parlamentaj elektoj”. Oni planas okazigi ĉi tiujn elektojn 15an de januaro 2012, kaj la reĝimo diris, ke ili volonte parolos kun la laboristoj. Ili diris, ke ili pretas redungi ĉiuj maldungitojn, sed ili ankoraŭ rifuzas plialtigi salajrojn aŭ doni socialajn garantiojn.

  • La laboristoj kredas je venko! La vero estas ĉe ilia flanko!
  • Solidareco de internaciaj laboristoj kaj sindikatoj estas bezonata!
  • Kazaĥiaj laboristoj nun solas en la lukto, sed vi povas helpi, kamaradoj!

Ekzempla protestletero

Ni [nomo de organizaĵo] deziras protesti kontraŭ la brutala opreso de la laboristoj de Kazaĥio. Ni postulas:

1. Tujan redungon de ĉiuj maldungitoj.
2. Plialtigon de salajroj por laboristoj.
3. Plibonigon de laborkondiĉoj.
4. Tujan liberigon de Natalia Sokolova, la advokato de la Sendependa Sindikato de Karadzanbus.

Subskribe:

_________

Bonvolu sendi protestojn al Nursultan Nazarbayev 010000, Astana, Ak-Orda, kaj al via plej proksima kazaĥia ambasado.

Al la entrepreno:

AO "National company KazMunayGaz"
Kazakhstan, Astana 010000
Kabanbye-batur 19 (пр. Кабанбай-батыра, 19)
fakso: +7 (7172) 97 60 00, 97 60 01
retpoŝto: info@kmg.kz
oficejo: (3172) 977429, 977617
PR: (3172) 977924, 977923

Leteroj de solidareco ankaŭ sendiĝu al qybrai@list.ru

Ni estus dankemaj, se vi povus ankaŭ sendi kopion porinforme al editor@marxist.com.